La Dua Batalo de Alamejno (23a de Oktobro – 11a de Novembro 1942) estis batalo de la Dua Mondmilito kiu okazis ĉe la egipta fervoja haltejo de El Alamein. La Unua Batalo de Alamejno evitis, ke la Akso antaŭeniru plie en Egiption. En Aŭgusto 1942, la generalo Claude Auchinleck estis elpostenigita kiel ĉefkomandanto de Mezoriento. Kiam la leŭtenant-generalo William Gott estis mortigita survoje por anstataŭi Auchinleck kiel komandanto de la Aliancana Oka Armeo, la leŭtenant-generalo Bernard Law Montgomery estis nomumita en lia loko, kaj li kondukis la Okan Armeon en sukcesa kontraŭ-ofensivo kontraŭ la Aksa Panzera Armeo Afrika. Kiam la Aliancanoj venkis, ĝi estis la ŝlosila punkto de la Dezerta Kampanjo.
La aliancana venko turnis la tajdon en la Nordafrika Kampanjo kaj finigis la Aksan minacon en Egiptio, la Sueza Kanalo kaj la Mezoriento kaj la persaj nafto-kampoj tra Nordafriko. La Dua Batalo de Alamejno revivigis la moralon de Aliancanoj, estante la unua granda sukceso kontraŭ la Akso ekde la Operaco Crusader fine de 1941. La batalo koincidis kun la aliancana invado de Franca Nordafriko en Operaco Torĉo, kiu startis la 8an de Novembro, kun la Batalo de Stalingrado kaj la Batalo de Guadalcanal.
La Aksanoj perdis 30,500 al 59,000 homojn, tio estas pli ol duoble de la Aliancanoj, nome 13,560 homoj, inter kiuj 4,810 mortigitaj aŭ malaperintaj kaj 8,950 vunditoj.[1]